вторник, 17 февраля 2004 г.

Jonava!!

Блин, чего-то я расслабился..
Карочи, на День Святого Валентина решили ехать в Йонаву, типа на сейшен... Ещё в 12 явился Скипис.. Я был похмелен и не мог достойно общаться.. После трёх объявились Арма с Валькой, после недолгих сборов поломились в Джонаву..
В центре Арма взял такси и добрались до кабака, где всё и должно происходить.. В соседнем супермаркете затарились пивом, чипсами; прошли на халяву, как почётные гости...
Разумеется, я сразу обнаружил массу знакомых -- началось пьянство!! Рисовал всем желающим кресты на руках, потом начали малювать хуи на лбах... Лабали 3 местных банды и одна Ковенская -- ни хуя не помню, бо сразу наблевал в зале и заснул на стульях, меня пытались будить -- хуй там!! Проснулся глубокой ночью -- Валька со Скиписом свалили в Каунас, куча пьяных, Арма обиделся, что я не слышал, как он спел новый хит про шоколадного зайца...
Пошли на хату.. Там отключили электричество -- все сидят возле свечки, Арма моментально отрубился, а я продолжил пить пиво с тусовкой...
Наутро бодун, опохмелка и втыкание в телевизер в соседнем доме под пивко...
В понедельник был День Независимости -- пили ёрш с дядей Васей.. Под вечер объявились йонавские фрики Дарюкас и Францас -- вписал... Ещё Артур ломился всю ночь, пытались пробить конопли, но что-то ни хрена не вышло...
Утром с помощью Дарюкаса научился перегонять музыку с кассетт на комп!! Вот оно где счастье-то... Перегнал Paskutine Kliurka, сейчас довожу до ума...

среда, 4 февраля 2004 г.

Freneze!!

From: "Vladimir Minin"
Reply-To: esperanto-rus@yahoogroups.com
To: esperanto-rus@yahoogroups.com
Subject: [esperanto-rus] RE: Pri BKNL!!
Date: Sat 01/31/04 05:02 PM

>Kial BKNL estas fasxista?? Hierarkia piramido, divido je homoj kaj brutoj,
>strebo al potenco, tralavado de cerboj, sklava senpaga 16-hora labortago en
>koncentrejoj, armitaj sturmotrupoj, violentaj punoj ktp. ktp. Cxu ne
>suficxas por nomi gxin fasxisma sekto??

Kie Vi trovis cxion cxi? Cxu en Rusiaj amaskomunikiloj? Fakte Viaj asertoj
ne estas konvinkaj por mi, kiu studis la aferon suficxe profunde. Fakte mi
ne ripetu miajn argumentojn, Vi povas trovi ilin en la arkivoj de
, ...

>Mi ankaux bone konas Davydov-on kaj plurajn BKNL-anojn, do scias pri kio
>temas...

Ankaux mi konas multajn el ili kaj scias, pri kio temas.

>Oni povas subteni BKNL aux ne -- estas privata afero de ajna homo, sed
>Gudskov ja nomas sin "anarkisto", do li devas batali kontraux totalismaj
>organizoj, sed ne helpi ilin!! Tion mi ne toleros!!

Eble Gudskov nomas sin anarkiisto. Sed cxu fakte li estas anarkiisto? Mi ne
certas.

>Glebo Malica

"Malica" laux PIV: Konscie malbonfarema konraux la aliaj, deziranta
malutilon k malfelicxon al la aliaj.
Cxu Vi vere estas tia?

Bondezire Via,
Vladimir MININ

From: "Nikolao"
Reply-To: esperanto-rus@yahoogroups.com
To: esperanto-rus@yahoogroups.com
Subject: Re: [esperanto-rus] RE: Pri BKNL!!
Date: Sun 02/01/04 12:22 AM

Volodja, trankviligxu!
Mi estas anarkiisto, almenaux laux tiu maniero, laux kiu plimulto da anarkiistoj tion komprenas. Temas pri tio ke liberon de la homoj povas limigi nenio krom atenco al libero de aliaj homoj, neniu ekstera forto rajtas tion fari, sed nur la homo mem. La homoj organizigxu mem, sen enmiksigxo de iu ekstera povo, sen apliko de iu ekstera perforto: do, la idealo estas la socio, kie la popolo regas sin mem pere de lokaj komunumoj, sindikatoj, kooperativoj, sociaj organizoj ktp. - se estas tia socio, por regi gxin estas nenecesa iu ekstera perforto = la sxtato (ankaux la demokratia!), la lokaj, produjktaj, sociaj ktp. komunumoj povas interkonsenti inter si sen potencaj perantoj. Kunordigo de la komununumoj povas facile efektivigxi laux la federacia principo. Gxis kiam mi strebas al tio, mi estas anarkiisto. [PORTOS estas tipa memreganta komunumo, kies principoj ellaboris la homoj mem, kaj vivi kie libere elektis mem; sekve, malgranda anarkia sperto; kio okazis, kiam la sxtato ekdeziris enmiksigxi en la vivon de tiu libervola desuba organizo, ni cxiuj scias.]

Amike,
Nikolao

PS. Laux viaj reagoj al Gleb al mi sxajnas, ke mia respondo al Gleb ial la dissendoliston ne trafis. Mi aldonas sube la kopion.
Nikolao

From: "Valentin Melnikov"
Reply-To: esperanto-rus@yahoogroups.com
To: esperanto-rus@yahoogroups.com
Subject: [esperanto-rus] Re: Pri BKNL!!
Date: Tue 02/03/04 02:31 AM

Estimataj, mi petas, se iu ne legis miajn artikolojn pri BKNL,
tralegi la jenon (inversa kronologia ordo):
http://www.esperanto.org/Ondo/Ondo/102-lode.htm#102-33
http://www.esperanto.org/Ondo/75-lode.htm#75-21
http://www.esperanto.org/Ondo/74-lode.htm#74-25
http://www.esperanto.org/Ondo/71-lode.htm#71-25
http://www.esperanto.org/Ondo/H-felico.htm

- tiam pluraj demandoj forfalos, k pluraj mensogoj flanke de Nikolao
evidentos.

Malcev>Mi ankaux bone konas Davydov-on kaj plurajn BKNL-anojn, do
>scias pri kio temas...

(la samon asertas Gudskov k Minin).

Mi persone konas Davydov-on ekde 1990, k jam en 1991 mi avertis
pri dangxereco de mis-agado de "felicxuloj".
Kiel kutime, oni ne volis min audi, kiel kutime, la tempo montris
ke mi absolute pravis.

Mi konstante observis la situacion - do scias certe pli ol Minin,
logxanta eksterlande.

Gudskov > Mi estas anarkiisto, almenaux laux tiu maniero, laux kiu
plimulto da anarkiistoj tion komprenas. Temas pri tio ke liberon de
la homoj povas limigi nenio krom atenco al libero de aliaj homoj,
neniu ekstera forto rajtas tion fari, sed nur la homo mem. La homoj
organizigxu mem, sen enmiksigxo de iu ekstera povo, sen apliko de iu
ekstera perforto: do, la idealo estas la socio, kie la popolo regas
sin mem pere de lokaj komunumoj, sindikatoj, kooperativoj, sociaj
organizoj ktp. - se estas tia socio, por regi gxin estas nenecesa iu
ekstera perforto = la sxtato (ankaux la demokratia!), la lokaj,
produjktaj, sociaj ktp. komunumoj povas interkonsenti inter si sen
potencaj perantoj. Kunordigo de la komununumoj povas facile
efektivigxi laux la federacia principo.

Bela teoria idealo, sed ecx pli utopia, ol komunismo, cxar esence
kontrauas homan naturon. Do por efektivigi ion tian, oni devas
perforte sxangxi homan naturon. Gxuste pri tio okupigxas PORTOS,
tial Gudskov apogas ilin.
Oni ne forgesu, ke PORTOS parte financis la SAT-kongreson en Moskvo,
do cxipe akiris vastan reklamon por si k "acxetis kun tripoj"
Gudskovon.

> Mi bone scias, pri kio okupigxas PORTOS, kaj scias
> iliajn teoriojn. Do, laux la punkto: 1) hierarkia piramido estis ne
> plia ol piramido de sciencaj gradoj, aux piramido en ajna socia
> organizo kie ekzistas membroj kaj kandidatoj;

mensogo.
Cxu ie ekzistas scienca grado au rango "neplenvalora homo"?

2) divido de homoj je veraj, kandidatoj, duonhomoj kaj simioj (ktp)
> estas ne pli ol sistemigo de kutimaj esprimoj kaj rilatas NUR
> gradojn de edukiteco - kaj vi tion BONE scias;

plia mensogo.
Kiel oni diras, se konstante nomi homon porko, li finfine ekgruntos.
Konstanta uzado de ofendaj moknomoj celas nur humiligi la subulojn,
rompi ties psikon.

3) strebo al potenco estas oficiala celo de cxiuj politikaj partioj -
> do estas plene legxa celo en ajna demokratio; cetere, la celon
> PORTOS kiel proksiman konkretan celon ecx ne starigis;

demagogio.

4) tralavado de cerboj - vd. la supran punkton (la celo de cxiu plene
> oficiala politika partio);

mensogo+demagogio.

5) 16-hora laboro estas la ideologia slogano, kies sencon necesas
> komence korekte kompreni, sed ne eltiti el la kunteksto (ja temas
> pri tio, ke la tuta agado de la homo, inkluzive sinnutradon,
> lernadon, purigon de dentoj ktp. devas esti celkonscia afero kaj
> pro tio - laboro);

mensogo. Temis gxuste pri fizika laboro dum 16 horoj.

6) "armita tacxmento" estis laux cxiuj atestoj - aliaj donitajxoj ne
> ekzistas ie ajn - oficiale ekzistinta cxe la Monskva registaro DND
> kun gaspistoloj (kiuj ja estas armilo NUR por sindefendo), kaj
> sporta trejnado pri pafado per pneuxmatikaj pafiloj (kiuj
> estas vendataj sen ajna permeso, mia filo kun siaj amikoj en
> gxardeno ofte okupigxas pri la samo kiel PORTOS - cxu ankaux
> sturmgrupo?);

la plej kruda k senhonta mensogo.
Estis konfiskitaj kelkaj dekoj da cxasistaj pafiloj - ne gasaj k
ne pneumatikaj. Plej okulfrapas tio, se konsideri, ke per klopodoj
de bone pagitaj advokatoj Davydov estis deklarita mense malsana -
cxu oni libere vendas cxaspafilojn al mensmalsanuloj?!

7) punoj de diversaj gradoj jes, ekzistis; plejparte ties violenteco
> estis egala al tiuj en pioniraj tacxmentoj kaj sovetiaj fabrikoj,
> unu grava puno estis rekte pruntita el praktiko de SEJToj (enmanigo
> de pupo de "pigra simio" al la plej pigra homo - cxu ne similas al
> enmanigo de krokodilo cxe ni?),

ne similas: nia krokodilo estas sxerca k ne celas humiligi k
malhonorigi.

> sed foje estis aplikitaj ankaux vipadoj per sxnuro (nur se la homo
> konsentis pri apliko de tio).

Normala homo neniam libervole konsentos esti batata k turmentata.
Sed cxiuj totalismaj sektoj bone scias simplajn k efikajn metodojn
por mensmanipuli k sklavigi homon kun malforta karaktero.

> Certe, la lasta punkto estas ne aprobenda, sed en pluraj organizoj
> oni tion ja faras (ortodoksaj monahxejoj, kazakaj tacxmentoj), kaj
> neniu nomas monahxojn kaj kazakojn "fasxismaj sektoj", kaj
> ne arestas-dispelas.

Al kozakoj k ortodoksaj monahxoj mi rilatas kun sama abomeno, kiel
al "felicxuloj". La sola diferenco estas, ke kozakoj k monahxoj
fidele servas la sxtaton - tial neniu ilin arestas-dispelas, sed male,
la sxtato cxiel subtenas ilin. Tio estas ecx pli nauza.

> Krome, la cxefaj signoj de fasxismo estas 1) naciismo aux/kaj
> rasismo;

disdivido de homoj inter "veraj" k "malveraj" estas gxuste rasismo.

2) strebo subpremi cxiujn rivalojn en la tuta socio (komence - en sia
> organizo) malpermesante ideologiajn diskutojn. Nu, pri la unua
> afero ni ecx ne parolu, PORTOS estis organizo de internaciistoj sen
> ajnaj duboj.

Neniaj pruvoj por tio ekzistas.
Lerni E-on ili devigas siajn viktimojn nur por balastigi ties cerbojn.
Neniu el la gvidantoj kapablas esprimi sin en E-o.

> Pri la dua afero, sciu, ke ili cxiam alvokis al diskutoj kaj
> konkurado ekstere, kaj stimulis liberajn diskutojn kaj konkuradoj
> interne de la organizo (tie estis ecx du apartaj "partioj").

Mensogo. Ekstere okazas ne diskutoj, sed altrudo de ilia "teorio".
Ili ne lasas paroli la oponantojn.
Interne diskutoj ne eblas: la viktimoj ne havas proprajn pensojn.
Post kiam ili mane reskribis plurfoje la dikan kajeron kun la
"teorio" (la tekston videble prilaboris iu fakulo pri NLP!),
en iliaj kapoj restas nenio propra. K certe, post peza 16-hora
laboro oni ne havas fortojn por diskuti...

> Gudskov vidas en PORTOS libere kolektigxintan komunumon de
> libervoluloj, kiuj organizas sian vivon laux propra maniero (kiel
> ili opinias pli bona), kaj ne petante permeson por tiu maniero de
> sinorganizado de iu sxtato.

Tamen cxiu devas obei legxojn de la sxtato, kie li/sxi logxas.
Se ili "opinius pli bona" uzi mortpunon por ribelemaj viktimoj -
cxu ankau tiakaze la sxtato ne intervenu?
Mi ne dubas, ke povraj viktimoj libervole konsentus esti mortigataj -
la teknikon de mensmanipulado Davydov&Ko regas bone.

> Do, la organizo estas formo de anarkia sinorganizo kaj formo de
> protesto kontraux sxtata tolalismo (cxu komunista, cxu liberala, ne
> gravas - ambaux malplinbonas).

Totalismo ene de la sekto estas multoble pli granda k terura ol
"totalismo" (cxu ekzistanta?) de la sxtato.

> Do, Gudskov kaj SAT, kiuj konas la homojn, provante helpi al
> PORTOS, per tio batalas kontraux totalismo.

En la rusa aperis bona vorto: "levozascxitnik" -
"maldekstrodefendanto".
Klarigo por nerusoj: "pravozascxitnik" estas rajtodefendanto;
"pravo" signifas k juron k dekstran flankon;
la vorto "maldekstra" havas kromsignifon "malgxusta" k ecx
"kontraulegxa".

Do la ulo, kiu defendas krimulojn per demagogio k formala apogo
al legxoj. (Unu tia, Grigorjanc, parolis dum SAT-kongreso
en Moskvo. Da mensogo li diris dekoble pli, ol da vero.)
Ili cxiam postulas civilajn rajton por murdistoj au teroristoj,
kiuj kutime bele parolas pri si k/au bone pagas al advokatoj.
Certe, defendi unu efektan ulon pli facilas, ol centojn de liaj
viktimoj. Nu, la viktimoj jam silentas poreterne - do pri iliaj
rajtoj ne temus. Au minimume ili estas humiligitaj, kun subpremita
psiko...

Nur kiam ideoj de "maldekstrodefendantoj" - inkl. t.n. "politikan
korektecon" ks. - disvastigxis en evoluintaj landoj, la fiuloj
eksentis, ke neniu ilin kontraustaros reale.
Nur pro gudskovoj igxis eblaj 11 sep en Novjorko k "Nord-Ost"
en Moskvo.
Hodiau radio anoncis: oni jugxas teroristinon, kiu volis fari
eksplodon en centro de Moskvo, sed ne sukcesis. Pro sxia bombo,
likvidante gxin, pereis oficiro. Sed advokatoj-maldekstrodefendantoj
anoncis, ke postulas plenan senkulpigon por sxi.
K ili povos sukcesi, el/tra CXecxenio venas multe da mono por tio.
Do gxoju tiam, Gudskov!

> Do, estimata, ne estu "malica", kaj ne estu fasxisto, kiu subtenas
> subpremon fare de la sxtato, farigxanta toltalisma, de la homoj,
> kiuj nur volas vivi "ne kiel cxiuj", kiuj "ekdeziris strangajxon".

Bagatela strangajxo: sklavigi k torturi aliajn homojn, des pli
neplenagxajn, cxu?

> Estu minimuma humanisto: se al vi ne placxas ideoj de iuj homoj
> kaj/aux ilia vivmaniero (ankaux mi kun ili apenaux volus kunvivi,

do Gudskov tamen komprenas!

> cetere, same kiel en israelia kibuco kiun PORTOS multe similas),
> tio ne estas kauxzo por ilin enkarcerigi, kaj homo kun nekripla
> konscienco cxiam strebas al liberigo de senkulpuloj, sendepende de
> iliaj opinioj.

La senkulpulojn oni liberigis delonge. La kulpuloj ricevis punon.
Vera humanisto defendas rajtojn ne de unu kanajlo, sed de centoj
da honestaj personoj.

> Rememoru la maksimon: "Mi malamas viajn ideojn, sed fordonos la
> vivon por ke vi havu eblecon libere esprimi ilin".

Gudskov, cxu vi pretas fordoni la vivon por tio ke oni povu lauplacxe
bati k turmenti gejunulojn, inkl. vian filon?

Valentin Melnikov

P.S. Se dum proksimaj jaroj mi mortos sub neklaraj cirkonstancoj -
oni sciu, ke kulpas Davydov k Gudskov.

From: "Nikolao"
Reply-To: esperanto-rus@yahoogroups.com
To: esperanto-rus@yahoogroups.com
Subject: Re: [esperanto-rus] Re: Pri BKNL!!
Date: Tue 02/03/04 04:54 AM

V. Melnikov (pri anarkiiismo):
>Bela teoria idealo, sed ecx pli utopia, ol komunismo, cxar esence
>kontrauas homan naturon.

Valentin jugxas pri la homa naturo laux si mem. Laux li, cxiuj homoj estas malbonaj lupoj - sed se li mem estas tia, tio ne signifas ke la granda plimulto estas same malbona!Cetere, estas la cxefa starpunkto de liberalismo, kiu cxiam pli regas en nia socio, kaj pro kio malsatas nia - kaj ne nur nia - lando... Kaj estas interese, ke cxiujn, kiuj diras, ke la homoj ne estas lupoj, ke en la homa naturo estas ne interbatado, sed solidareco, interhelpo - ili anoncas malamikoj... ne, ne "de la popolo", sed ne "batura ordo". Kaj sub tiu preteksto kondamns al ekstermado. Jes ili kapablas ekregi la socion, sed la socio vivas plu nur pro tio, ke tiuj lupoj-liberaluloj cxiam estas malplimulto, kaj vera homeco tutegale venkas rezulte!

>Oni ne forgesu, ke PORTOS parte financis la SAT-kongreson en Moskvo,

Tio estas stultajxo. PORTOS nenion financis, sed simple helpis (pli precize, tre malmultekoste prezentis certajn servojn).

>do cxipe akiris vastan reklamon por si k "acxetis kun tripoj"
>Gudskovon.

Acxeti Gudskovon... Malfacilas. Por PORTOS ne atingeblus. Mi rilatis al PORTOS bone ekde 1996, kiam pli proksime kun ili konatigxis.

Cetere, kial do Melnikov min ne volas acxeeti? Ni marcxandu iomete, eble, li havas suficxe da mono? :-)

>Kiel oni diras, se konstante nomi homon porko, li finfine ekgruntos.
>Konstanta uzado de ofendaj moknomoj celas nur humiligi la subulojn,
>rompi ties psikon.

Valentin, vi mem vin nomas - ne, ne simio - sed ja lupo. Aux cxu iu al vi konstante ripetadis ke "homo homini lupus est", kaj vi ekkredis ke vi estas lupo?

>Lerni E-on ili devigas siajn viktimojn nur por balastigi ties cerbojn.
>Neniu el la gvidantoj kapablas esprimi sin en E-o.

Eble, Valentin malbalastigos sian cerbon kaj forgesos Esperanton? Kial li ne volas tion fari gxis nun, se scion de Esperanto opinias "cerbolavado"?

>Ili ne lasas paroli la oponantojn.

Valentin, cxie vi parolas pri tio pri kio ne scias, kaj kiam oni diras al vi la veron, vi havas la solan respondin: "mensogo". Kaj finfine ecx scion de Esperanto nomis "cerbobalasto"! Dla krasnogo slovca ne pojxalejet i otca!!!

>al legxoj. (Unu tia, Grigorjanc, parolis dum SAT-kongreso
>en Moskvo. Da mensogo li diris dekoble pli, ol da vero.)

Nu jen, ankaux Grigorjanc mensogas... Jes, de la vidpunkto de Kremlo kaj krimuloj (cxu ne hazarde la vortoj tiom kunsonas?) - certe jes. Nur Putino kaj Melnikov veron diras - kaj bonon faras - enprizonigas la homojn, mortbatas en policekoj, greftas ftizon en malliberejoj, "purigas" cxcxenajn vilagxojn... Ne, Melnikov ankoraux ne faras, sed nur furiozas, kial la Putino ne prenas lin al sia bela koterio, malgraux la fidela servo...

>Bagatela strangajxo: sklavigi k torturi aliajn homojn, des pli
>neplenagxajn, cxu?

La revo de Melnikov - tion fari! Sed "bodlivoj korove bog rog ne dajot".

>La senkulpulojn oni liberigis delonge. La kulpuloj ricevis punon.

Se vere okazos tio, Melnikov, Putino kaj Pavlovskij dividus la saman karceron... Sed ili - la kulpuloj - ial gxin nun liberas... Nu, Melnikov dume ne estas kulpulo - Putino ja ne prenis lin al sia kompanio por kune krimi...

>Gudskov, cxu vi pretas fordoni la vivon por tio ke oni povu lauplacxe
>bati k turmenti gejunulojn, inkl. vian filon?

Ne, nur por tio, ke neniu Melnikov kun siaj lupaj ideoj de sxtatismo kaj liberalismo havu eblecon efektivigadi siajn kontrauxhomajn ideojn.

Home, sed ne lupe,
Nikolao Gudskov

From: Мельников Валентин Викторович
Reply-To: esperanto-rus@yahoogroups.com
To:
Subject: RE: [esperanto-rus] Re: Pri BKNL!!
Date: Tue 02/03/04 05:30 AM

Nikolao G. skribas:
(mi ne vidas sencon k neceson iel distingi inter du NG-oj, cxar ilia
konduto k eldiroj finfine igxis tute ne distingeblaj...)

> V. Melnikov (pri anarkiiismo):
> >Bela teoria idealo, sed ecx pli utopia, ol komunismo, cxar esence
> >kontrauas homan naturon.
>
> Valentin jugxas pri la homa naturo laux si mem. Laux li,
> cxiuj homoj estas malbonaj lupoj - sed se li mem estas tia,
> tio ne signifas ke la granda plimulto estas same malbona!

Cxesu atribui al mi tion, kion mi neniam diris k ecx neniam pensis!
Plejparto de la homoj estas bonaj, sed ne cxiuj. Tial via idealo
nerealigeblas.
Se vi opinias, ke _cxiuj_ estas bonaj - kial do gxi ne realigxis?
K kiucele vi havas seruron sur via dompordo? Cxu nur kontrau fiuloj
el KGB? Au tamen ankau iujn neorganizitajn au memorganizitajn homojn
(sen ia rilato al sxtato) vi timas? Sed ja ili nur volas vivi, kiel ili volas k sxatas: preni tion, kio al ili placxas ktp... Kial vi ne volas por ili plenan liberon?

> >Oni ne forgesu, ke PORTOS parte financis la SAT-kongreson en Moskvo,
>
> Tio estas stultajxo. PORTOS nenion financis, sed simple
> helpis (pli precize, tre malmultekoste prezentis certajn servojn).

...k uzis vin por siaj celoj. Tre malmultekoste, jes.

> >do cxipe akiris vastan reklamon por si k "acxetis kun tripoj"
> >Gudskovon.
>
> Acxeti Gudskovon... Malfacilas. Por PORTOS ne atingeblus. Mi
> rilatis al PORTOS bone ekde 1996, kiam pli proksime kun ili
> konatigxis.

Mi jam diris, ke mi konas ilin ekde 1990. K avertis la homojn jam en 1991.

> Cetere, kial do Melnikov min ne volas acxeeti? Ni marcxandu
> iomete, eble, li havas suficxe da mono? :-)

CXu cxiuj scias la anekdoton pri Nekaptebla Gxo? Se iu tamen ne scias, mi klarigu: mi ne acxetos Gudskovon, cxar li por nenio utila taugas. Funkciado de REU konstante pruvas tion.

> >Kiel oni diras, se konstante nomi homon porko, li finfine ekgruntos.
> >Konstanta uzado de ofendaj moknomoj celas nur humiligi la subulojn,
> >rompi ties psikon.
>
> Valentin, vi mem vin nomas - ne, ne simio - sed ja lupo. Aux
> cxu iu al vi konstante ripetadis ke "homo homini lupus est",
> kaj vi ekkredis ke vi estas lupo?

Oni ne bezonas al mi ion ripeti: mi, diference de vi, havas propran cerbon, imunan kontrau cxipaj trukoj. Pri "lupo" estas nur via delira fantazio.

> >Lerni E-on ili devigas siajn viktimojn nur por balastigi
> ties cerbojn.
> >Neniu el la gvidantoj kapablas esprimi sin en E-o.
>
> Eble, Valentin malbalastigos sian cerbon kaj forgesos
> Esperanton? Kial li ne volas tion fari gxis nun, se scion de
> Esperanto opinias "cerbolavado"?

Denove cxipa truko, sxangxo de objekto.
Mi _scias_ E-on k _uzas_ gxin. Cxar mi lernis gxin por uzi, lau bona lernolibro de B.Kolker, k poste konstante praktikas. Sed "felicxuloj" nur sensisteme parkerigas apartajn vortojn, la gvidoroj ecx speciale atentas, ke la viktimoj ne havu eblecon legi/audi realan E-on k praktiki gxian uzadon. Ajna parkerigo estas balasto, se gxi estas senorda k ne celas uzadon. Plej interese estas, ke Gudskov ja mem bone komprenas la diferencon, sed opinias onin suficxe stultaj - ke oni ne rimarku la substituon.

> >Ili ne lasas paroli la oponantojn.
>
> Valentin, cxie vi parolas pri tio pri kio ne scias, kaj kiam
> oni diras al vi la veron, vi havas la solan respondin:
> "mensogo". Kaj finfine ecx scion de Esperanto nomis
> "cerbobalasto"! Dla krasnogo slovca ne pojxalejet i otca!!!

La "vero" estas nur la asertoj de vi sola. Ecx tute neutrala homo, G.Kokolija, kiu neniam estis mia proksima amiko, sed cxiam strebas cxiujn pacigi k estingi konfliktojn, pri "Portos" plene samopinias kun mi. Ankau _cxiuj_ rusiaj e-istoj senescepte.
Pri E-o mi jam jxus klarigis. _Scio_ de E-o estas bona, sed neniu el la "felicxuloj", inkl. la gvidoron, kapablas kunligi 2-3 vortojn en E-o sen eraroj. ILi tion ne bezonas - samkiel la sovetia sxtato ne bezonis, ke oni sciu fremdajn lingvojn. Tial cxiuj lernis en mezlernejo la anglan (au germanan ks.), sed fakte neniu povis praktike uzi gxin.

> Nur Putino kaj Melnikov veron diras - kaj bonon
> faras - enprizonigas la homojn, mortbatas en policekoj,
> greftas ftizon en malliberejoj, "purigas" cxcxenajn
> vilagxojn... Ne, Melnikov ankoraux ne faras, sed nur
> furiozas, kial la Putino ne prenas lin al sia bela koterio,
> malgraux la fidela servo...

Al psikiatro.
Sciu, ke mi neniam apartenis al iu ajn partio. Mi egale abomenas k iaman KPSU, k la nunajn "ursulojn". Ankau al "iduscie vmeste" mi neniam rilatis pozitive. Se vin interesas mia opinio pri Cxecxenio: indas doni al gxi sendependecon k fermi la limon.

K vi fidelas al la testamento de d-ro J.Goebbels: ju pli granda estas la mensogo, des pli facile oni gxin kredos. Nu, Goebbels havis multajn negativajn trajtojn, sed malsagxa li tutcerte ne estis...

> >Bagatela strangajxo: sklavigi k torturi aliajn homojn, des pli
> >neplenagxajn, cxu?
>
> La revo de Melnikov - tion fari! Sed "bodlivoj korove bog rog
> ne dajot".

Montru miajn vortojn, kie mi asertis pri tia revo.
Vi ne povas vivi sen mensogoj k kalumnioj!
Mi gxuste strebis defendi naivajn neplenagxulojn kontrau la kanajla bando.

> >Gudskov, cxu vi pretas fordoni la vivon por tio ke oni povu lauplacxe
> >bati k turmenti gejunulojn, inkl. vian filon?
>
> Ne, nur por tio, ke neniu Melnikov kun siaj lupaj ideoj de
> sxtatismo kaj liberalismo havu eblecon efektivigadi siajn
> kontrauxhomajn ideojn.

Deliru plu. Politiko min malmulte interesas.
Al potenco mi neniam strebas: se mi volus, mi delonge igxus REU-prezidanto au simile, sed mi ja vidas, ke tio estas infana ludo au musa tumulto, vi sxajnas gravulo nur al vi mem k eteta memsuficxa rondo.
Estas vi, kiu jugxas cxiujn lau vi mem.


Valentin Melnikov

понедельник, 2 февраля 2004 г.

Download Kin-dza-dza!!

ftp://mp3.int.ru/pub/mp3/DISK_5/tmp/Kin.Dza.Dza.1of2.Divx.AC3.640.480.avi
ftp://mp3.int.ru/pub/mp3/DISK_5/tmp/Kin.Dza.Dza.2of2.Divx.AC3.640.480.avi
Перекачал ещё несколько программ Гаванского радио на эсперанто... Какой-то маньяк переписывает с эфира и помещает мр3 наhttp://www.radioarkivo.org/ !!
Кстати, в эфире Ватиканского Радио от 8 января феминизм причислен к языческим культам!! -:)
Суббота прошла прикольно...
В час дня пришёл Скипис, в пол-четвёртого Арма (принёс австралийский зин FORCED TO MASTURBATE USING A BEER BOTTLE, который делает чувак из SMELL THE STENCH, болвана со старыми играми (переписал) и 4 бутылки пива) -- встреча прошла в тёплой дружественной обстановке...
Вечером вернулась Валька; говорит, что крутой сэйшен был, видела кучу русских, привезла подарки... Курнула там с Паничей!!
Ночью перекачал кучу пансковских мр3 (в основном финнов и японцев), а то после этого сраного вируса нечего слушать...
Воскресенье (вечер) провёл за компом: накачал эсперанто-программ Ватиканского и Пекинского радиев -- шиза!!