Больше суток рисовал обложку для ПОСЛЕДНЕЙ ЗИМЫ, ещё часов 12 писал рецензию для "La Ondo de Esperanto".
Frankenŝtejnoj ankaŭ krias.
Krio De Morto. Martoria: KDR -- Poznan: memeldono, s.d.
Ĉi-disko kuŝas en mia ŝranko jam dum 5 jaroj, tuj ekde la eldono, do deziro de la redakcio publici ĝuste mian recenzon baziĝas nur sur pragmata ŝpareblo.
Septembre de la 1998 mi kun la fianĉino, post monata vagado tra Pollando kaj Ĉeĥio, venis al Wroclaw kaj petis tranokton en la politika skvoto "Rejon 69" -- rezulte restis por du semajnoj. Tio estis mirinda loko (ve, dispelita far polico post nur dujara funkciado) -- duetaĝa vilao kun duhektara prunarbaro, duondetruitaj oranĝerioj por internaciaj koncertoj dum la punkaj piknikoj, garaĝo por konspirkomerca aŭtoriparo (vespere tie provludis krusta bando INFEKCJA), por akvo endis paŝi du kvartalojn al kafejo, neceseje pendis kvarlingva averto (mi aldonis kvinan tradukon, la esperantan: "tie ne pisu, nur feku!!")... La gastĉambro entenis, krom paro da litoj kaj bona magnitofono (la trofeo el svisia rubejo), ankaŭ grandan stokon da punkaj samizdataĵoj (okulfrape multe pli ampleksan, ol en la fama anarkisma biblioteko de "Rozbrat")!! Ravita de aktiveco kaj originaleco de pola zina sceno, mi atente trastudis tutan arkivon kaj surprize malkovris la bandon KRIO DE MORTO el Poznan, des pli popularan kaj aprezatan -- intervjuoj, artikoloj kaj recenzoj pri ĝi aperadis amase, tamen mankis ajna indiko, ĉu la grupo efektive uzas esperanton en kreado, krom la nomo mem?!
Sekvan tagon post la ARKONES mi kun botelo da "sovetia" ĉampano, akompane de ebria punko algluiĝinta dumvoje, eniris la stabon de KRIO DE MORTO en la Szyling-strato, kie renkontis kelkajn homojn aspekti kvazaŭ oldaj hipioj. Mastrino de la loĝejo, Nela, kiu verkas preskaŭ tutan poezion por la bando, informis, ke en la 1989 ili aldonis al pola liriko esperantan sloganon: "Krio de morto -- la lasta bastiono de la libero!!". Plu nenio.
Reveninte noktomeze al Janowczyk, demonstris la donacojn -- belan T-ĉemizon kaj kasedon "Zabij swoj strach". Evidentiĝis, ke la unua esperanto-punka kanto en la mondo sonas "krucvoje", iom similante AGNOSTIC FRONT (t.n. crossover -- arkaika usona stilo, miksanta punkon kaj metalon). Pawel estis ŝokita.
Tri jarojn poste aperis "Martoria" jam kun 4 titoloj esperantaj, sed Glapsona nivelo de eterna komencanto absolute ne taŭgas por komplikaj filozofiaj poemoj de Nela (foje eĉ akuzativon forgesas), do mi esperas, ke poznanaj spertuloj plenumis sian promeson pri literatura traduko.
La albumo registritas en vere unika stilo, kiun la bandanoj modeste nomas "industria roko". Provu imagi pli mildan kaj inteligentan RAMMSTEIN kun mallume gotika sintezilo kaj preskaŭ tekna drum-maŝino, plusu LAIBACH-etosajn totalismajn Orwell-eskaĵojn (ne vane KRIO DE MONDO naskiĝis en la 1984), klasikan metalon (de KREATOR ĝis BLACK SABBATH), tradiciajn polajn punk-ritmojn, rememoru germanecan atmosferon de Posen -- strangus atendi vivkrion de tiu frostdifektita homunkulo, sed maĵoro ĝis nun mirigas!! Jam dum 5 jaroj...

Кстати, Корженков уже часа 2, как в Каунасе...
А вот ещё один прекрасный пример низведения, курощения & дуракаваляния!!
Комментариев нет:
Отправить комментарий