вторник, 13 декабря 2005 г.

Boyarm RIP!! Kaj do??

Hodiaŭ ricevis antaŭlonge atendatan kompilaĵon "Il Programma di Religione", dediĉitan al ĉiuj Papoj, kun "kanzonoj" (maksimume 15 sekundaj) del' 265 bandoj el la tuta mondo, kie enestas 4 miaj projektoj (PIĈISMO, TOXIC PLIERS, AMANITA DISCO & SOLAR PANG)... Mi sendis 6 u$d al la eldonisto (BOYARM, Usono) [por kovri poŝtelspezojn] ankoraŭ somere, kaj jam ekintencis skandali ĉi-rilate, sed Shawn mirigis min hodiaŭ, ĉar anstataŭ 1 kopio pakaĵo surprize entenis eĉ 15 (la eldonkvanto 'stas ja nur 500)!! Strange, sed kompreneble, ĉar la eldonejo ne plu funkcias... Aĉ'!!

Комментариев нет:

Отправить комментарий