среда, 19 января 2005 г.

Вчера под белым для Корженкова для "Ondo" наваял.. в февральском номере будет...

PLAĈOS AL ĈIUJ...

KAJ TIEL PLU "Plaĉas al mi" KD - Donneville: Vinilkosmo, 2004.

Orelfrape VINILKOSMO denove sukcesegis: ĉi-foje ne nur eldonkampe, sed ankaŭ registrarte, ja tiom bela rezulto certe maleblus sen inspira atmosfero de novkonstruita esperanta studio kun alĥemiaj manipuladoj de Triboulet kaj Steff, trovintaj diafane varman sonon, samtempe intiman kaj energiplenan, samkiel mezepoka trobadora folkloro de la barcelona okopo.

Ekde unuaj taktoj evidentas alta majstreco de la muzikistoj (oni uzas gitaron, bason, violonon, violonĉelon, mandolinojn, flutojn, pentenkonkojn, perkutilojn, diversajn tamburojn ktp.), kies sperto facile kompreneblas, ĉar la historio de KAJ TIEL PLU komenciĝis ankoraŭ dum IJF-1986, kvankam depost la unua koncerto ĉe Castelfranco-Veneto en la bando fidele restadas nur sensa nuancoriĉa voĉo de Xevi, plejparto da KTP-anoj sufiĉe novas kaj junas, do verŝajne danke al ilia adoleska optimismo la disko stilas ne tute akademiece, sed iom simile strathipian petludon.

En la albumo troviĝas ĉefe tradiciaj kantoj: katalunaj, okcitanaj, kastiliaj kaj eĉ sefarda, iom distingiĝas ĥora "Ni kunvenas" el "Ruĝa Libro el Montserrat" kaj emocia romanco sur la poemo de Arthur Rimbaud, enestas ankaŭ 3 instrumentaĵoj kaj finalas saltiga "Anda ĥaleo" (kontraŭfaŝisma andaluza popolkanto el tempoj de civitana milito), kies ekzotikega teksto lasis min embarasi:

Mi veturis blendo-trajne
voje al Andaluzio.
Ĝin vidis Queipo de Llano
kaj ekforfuĝis pro tio.

Anda ĥaleo ĥaleo!
Fajfas la lokomotivo
Kaj Queipo formalaperos.

Atente traleginte la broŝuron, mi rimarkis, ke enhavo de pluraj kanzonoj restas por mi mistera. Ekzemple:

Vane fikajeras
lumina kuraĝo
de l' sulko galana
kiu floras en majo.

Ial mi dubas, ke ĉi-mesaĵo estas kastilia "Jabberwocky", krome supozas, ke "lireta liroo" estas ne rebuso, sed mallerta traduko (feliĉe, originaloj aldonatas).

Fek'!! Kion do mi skribas -- ja laŭdi intencis?!

Se honesti... Raras tiaj briliantoj eĉ inter eldonaĵoj de VINILKOSMO, kiu modelas en Esperantujo!! Plaĉas al mi...

Glebo MALCEV

Комментариев нет:

Отправить комментарий